Monda Federacio de Demokratia Junularo

Monda Federacio de Demokratia Junularo
junulara asociointernacia organizaĵone-registara organizaĵo
Komenco 10-a de novembro 1945 vd
Sidejo Budapeŝto
Celo Socialismo,

Internaciismo, Kontraŭimperiismo, Kontraŭtutmondismo, Ekosocialismo

Ideologio

kontraŭimperiismokontraŭkapitalismo

Retejo Oficiala retejo
vdr
Mapo de landoj kiuj havas aŭ havis junularan organizon en la Monda Federacio de Demokrata Junularo. Landoj kun aktivaj membroorganizoj de WFDY estas montritaj en malhelverda. Landoj kun iamaj membroorganizoj de WFDY estas montritaj en helverda.
CJB kaj COMAC, membroorganizaĵoj de la WFDY, ĉe la 17-a Monda Junulara Festivalo en Sud-Afriko en 2010

La socialisme orientita Monda Federacio de Demokratia Junularo (ruse Всемирная федерация демократической молодёжи, germane Weltbund der Demokratischen Jugend, angle World Federation of Democratic Youth kaj hispane Federación Mundial de la Juventud Democrática) estas politika ligo de junularaj asocioj, kiu aparte gravis dum la tempo de la Malvarma Milito inter la jaroj 1945 kaj 1989 respektive 1991, kiam ĝi grupigis la ŝtatajn junularajn organizojn el la landoj de la Orienta Bloko kaj iujn kromajn komunismajn asociojn el okcidentaj landoj, kaj estis prestiĝa internacia politika instrumento de Sovetunio. La junularaj Esperanto-asocioj en la ŝtatoj de la Orienta Bloko, malgraŭ sia ne komunista orientiĝo, provis atingi videblecon en la internacia federacio, ĉar iusenca internacia komunista rekono de la laboro por Esperanto (kiu post la persekutoj flanke de Nazia Germanio estis klare rekonita kiel kontraŭfaŝisma) signifis mildigon de la ŝtata malpermeso aŭ limigo de por-esperanta agado en la sovetunie ligitaj landoj kaj ligiĝis al la espero eĉ de iusenca ŝtata subteno de la agado.

La federacio fondiĝis la 10-an de novembro 1945 kadre de monda junulara konferenco en Londono, kaj baldaŭ agnoskiĝis kiel neregistara organizaĵo kunlabora kun la Unuiĝintaj Nacioj. Celo de la junulara federacio estis la renkontigo de junuloj el ĉiuj partoj de la mondo por interxanĝo de opinioj kaj spertoj, por diskuto kaj komuna lukto kontraŭ rasismo, faŝismo kaj militismo, kaj por paco kaj interŝtata solidareco.

Inter la jaroj 1989 kaj 1991, kiam disfalis Sovetunio kaj la sovetunie kontrolita Orienta Bloko, la federacio perdis la ŝtatan subtenon de tiuj landoj kaj la multajn membrojn de la amasaj ŝtataj junularaj organizaĵoj en tiuj landoj, sed kontraste al Sovetunio ne malfondiĝis, sed pluagadas sen la premo esti konsiderata ŝtata politika instrumento: Laŭ propraj informoj de la federacio dum la jaro 2007 en ĝi membris 185 organizoj, kiuj reprezentis pli-malpli 30 milionojn de junuloj. kaj kiuj grandparte estas komunismesocialisme orientitaj respektive reprezentas naciajn aŭ kontraŭkoloniismajn liberigajn movadojn.

La federacio plu estas la ĉefa organizanto de la neregule okazanta Monda Festivalo de Junularo kaj Studentaro. La unua tiaspeca festivalo okazis dum la jaro 1947 en Prago. Okaze de la 60-jara jubileo en Karakaso organiziĝis granda festo.[1]

Post la kolapso de Sovetunio kaj la komunismaj reĝimoj en pluraj najbaraj ŝtatoj dum la jaroj 1990 kaj 1991 la federacio, kiel jam skizite, preskaŭ komplete kolapsis, kaj estis relative granda paŭzo, ĝis dum la jaro 1997 unuafoje estis plia Monda Festivalo de Junularo kaj Studentaro en la socialisma respubliko Kubo.

Plej alta organo de la federacio estas la ĝenerala kunveno (ĝis la jaro 1957 nomata "monda kongreso"), kiu kunvenas ĉiun trian jaron.

  1. festoj okaze de la 60-jara jubileo de la Monda Festivalo de Junularo kaj Studentaro (paĝo germana). Arkivita el la originalo je 2008-03-16. Alirita 2008-04-10.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search